BEMI
Biciklista
Esperanto
Movado
Internacia

International Association 
of Esperanto-speaking cyclists
Association internationale 
des cyclistes espérantophones


EnglishFrançais

Esperanto
iksa versio / unikoda versio
 

La asocio BEMI
Membriĝu en BEMI
Multlingva vortaro
Dissendolisto kaj kontaktoj

Venontaj karavanoj kaj eventoj
Malkovru kaj anoncu novaĵojn pri eventoj kaj venontaj karavanoj en la BEMI-vikio!

Cirilo dum la prologo de Paris-Brest
Cirilo dum la prologo de Paris-Brest (aŭgusto 2003)

Memoro pri Kieg:Kieg
Antaŭ unu jaro, ia dimanĉvespere, subite sonoris ĉe mia pordo. Mi iris malsupren, kaj antaŭ la pordo estis Kieg, sur biciklo, kaj kun skioj sur la dorso. "Ĉu mi rajtas gasti ĉe vi, mi morgaŭ volas skii en la ardenoj" li petis.Tio estis Kieg. Foje li tute malaperis por semajnojn, vojaĝante ie en la vasta mondo, foje li subite aperis antaŭ via pordo, vojaĝante tien kaj jenen. Junega menso en maljuna korpo. Kaj nun lia korpo diris 'Fino'. Ĝis lia lasta minuto li estis ege aktiva. Ĵus reveninte de semajno da skiado en Pollando, li iris al la loka glitkuradejo en Haarlem por glitkuri kun lia kutima grupo da amikoj. Prepariĝante sin, li suferis de cerbatako, kaj mortis post mallonga tempo. Estas trafa morto por li. Mi ne povus imagi lin travivante longan kaj dolorigan morton en lito. Li devus morti aktiva, kaj li mortis aktiva. Ni perdas aktivan vojaĝanton, ardan bicikliston kaj grandan amikon. Tro multas rememoroj pri Kieg. Ni perdas bonan amikon, sed pli gravas perdo por Maaike, Adri, Sjakko kaj Lotta kiuj perdis patron, bopatron kaj avon.

Ivo Miesen
sekretario de BEMI

Legu pli kaj skribu mesaĝon en la viki-paĝon pri Kieg


BEMI estas la Biciklista Esperanto-Movado Internacia: grupo de esperantistoj, kiuj biciklas iomete pli ofte kaj serioze ol la averaĝa internaciul(in)o. BEMI provas aranĝi almenaŭ unu internacian biciklo-karavanon ĉiujare, sed ankaŭ servas kiel kontaktilo por tiuj biciklistaj esperantistoj, kiuj preferas sole vojaĝi. La BEMI-anoj kunsidas, se eblas, dufoje jare: somere dum la IJK (Internacia Junulara Kongreso) kaj vintre dum la IS (Internacia Seminario de la Germana Esperanto Junularo). Dum tiuj kunsidoj estas planataj la sekva(j) karavano(j).


Membriĝu bicikle kaj survoje!
Por membriĝi en BEMI anonciĝu ĉe Ivo Miesen, sekretario. BEMI ne kolektas membrokotizojn sed volonte akceptas donacojn aŭ de mono (ekzemple al sia UEA-konto: "bemi-n"), aŭ subtenon aliforman.  Se vi pagos al UEA-konto vi plej bone pagu al peranto de UEA. Aliaj metodoj estas priskribitaj en la Jarlibro.  Por helpi redukti la elspezotan monsumon por sendado de paperaj revuoj, ni petas vin, anonci vian retadreson, por ke ni povas sendi la revuon al vi retpoŝte.
Multlingva biciklo-vortaro
 

BEMI komencis krei vortareton en 9 lingvoj

angla, Esperanto, finna, franca, itala, germana, pola, rusa, ukrajna
Konsultu ĝin kaj partoprenu!
Diskutlisto

Ekde la vintro de 1999 funkcias diskutlisto por BEMI-anoj. Antaŭnelonge, vi trovis ĝin en la TTT-ejo www.egroups.com, sed Yahoo transprenis ĝin, kaj la nuna adreso estas:  http://groups.yahoo.com/group/BEMI
Vi povas aliĝi sen iri al la TTT-ejo per sendo de malplena mesaĝo al:  BEMI-subscribe@yahoogroups.com .  La diskutlisto celas al BEMI-anoj, kiuj deziras babili pri biciklado, kaj precipe pri okazontaj kaj pasintaj karavanoj. Cetere, ni deziras prilabori malnovan grandiozan projekton. Kune ni povas fari pli ol unuopuloj povas fari. 
Abonu la dissendoliston de BEMI

Multlingva biciklo-leksikono

Kontaktoj kaj dissendolisto

Por uzi la retpoŝtajn adresojn, ŝanĝu (a) al @:

Sekretario : 
S-ro Ivo MIESEN: ivo_m(a)dds.nl
Redaktorino: 
S-ino Yvonne VAN DEN HORK: espi(a)dds.nl
Dissendolisto:
http://groups.yahoo.com/group/BEMI
Vizitu ankaŭ la ttt-ejon de Cirilo pri biciklo:
http://horizonto.free.fr


TEJO
BEMI estas faka sekcio de TEJO  (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo)
esperanto.net

Administranto de tiu TTT-ejo:
Zav' - Xavier Godivier
XGodivier(a)esperanto.org - 2012/Januaro/03