![]() |
Biciklista Esperanto Movado Internacia International
Association
|
![]() ![]()
Memoro pri Kieg: sekretario de BEMI Legu pli kaj skribu mesagxon en la viki-pagxon pri Kieg
Membrigxu bicikle kaj survoje! Por membrigxi en BEMI anoncigxu cxe Ivo Miesen, sekretario. BEMI ne kolektas membrokotizojn sed volonte akceptas donacojn aux de mono (ekzemple al sia UEA-konto: "bemi-n"), aux subtenon aliforman. Se vi pagos al UEA-konto vi plej bone pagu al peranto de UEA. Aliaj metodoj estas priskribitaj en la Jarlibro. Por helpi redukti la elspezotan monsumon por sendado de paperaj revuoj, ni petas vin, anonci vian retadreson, por ke ni povas sendi la revuon al vi retposxte. Multlingva biciklo-vortaro BEMI komencis krei vortareton en 9 lingvoj : angla, Esperanto, finna, franca, itala, germana, pola, rusa, ukrajnaKonsultu gxin kaj partoprenu! Diskutlisto Ekde la vintro de 1999 funkcias diskutlisto por BEMI-anoj. Antauxnelonge, vi trovis gxin en la TTT-ejo www.egroups.com, sed Yahoo transprenis gxin, kaj la nuna adreso estas: http://groups.yahoo.com/group/BEMI Vi povas aligxi sen iri al la TTT-ejo per sendo de malplena mesagxo al: BEMI-subscribe@yahoogroups.com . La diskutlisto celas al BEMI-anoj, kiuj deziras babili pri biciklado, kaj precipe pri okazontaj kaj pasintaj karavanoj. Cetere, ni deziras prilabori malnovan grandiozan projekton. Kune ni povas fari pli ol unuopuloj povas fari.
|
Kontaktoj kaj dissendolisto
Por uzi la retposxtajn adresojn, sxangxu (a) al @: Sekretario : ![]() ![]() |
Administranto de tiu TTT-ejo:
Zav' - Xavier Godivier
XGodivier(a)esperanto.org
- 2012/Januaro/03